Saturday, December 12, 2015

Polaj aferoj - nur ŝajne komplika

Ĉu en Pollando estas politika komplika situacio, ŝajne, oni povas diri jese. Sed,  laŭ leĝa linio, ne. Estas sciate, ke nun regas partio /PIS/  al kiu poloj konfidis dum la lasta balotado. Sed tri partioj, kiuj malvenkis balotadon ne volas akcepti tion. La unua /PIS/ havas grandan volon fari ŝanĝojn:  politikon, leĝon, justecon,  sociajn aferojn, k.a, kaj alĝustigu ilin al simplaj civitanoj. Ĝuste la lastaj nenion povas fari  en parlamento, ĉar situacio estas rekta,  regantoj havas pli multon da  parlamentanoj, kaj ili estas kapablaj fari ŝanĝojn.
Nova politiko ege ne plaĉas al kontraŭuloj, do ili ne vidante alian vojon nur puŝi popoloj sur straton. Tial ni vidas en ĉefurbo, kaj aliaj urboj manifestantoj kun flagoj, ili diras, krias, ke en Pollando oni rompas demokratiajn leĝojn. Sed verdire ĉefuloj de ĉi tri partioj kun siaj simpatikanoj, manifestantoj defendas malnovan ordon. Ĉio ĉi estas instiganta per publikaj medioj, kiuj ankoraŭ estas en manoj de homoj de antaŭaj partioj /sistemo/
. Ĉu vi scias, ke multoj da gazetoj, bankoj estas en manoj de fremdlanduloj. Ankaŭ ŝtata TV, kaj komercaj TV gravas grandan rolon en ĉi konflikto… Krome, ĵurnalistoj de fremdaj landoj “…ŝovas nazon en fremdan vazon”, alie, miksas en polaj aferoj, ankaŭ pere polaj ĵurnalistoj.  Se vin interesas la temo bonvolu skribi, ne hezitu.

No comments: