Sunday, December 13, 2015

Polaj aferoj - daŭrigo

Titolo diras: "Marŝo de libereco k solidareco"
En Varsovio hodiaŭ finiĝis la kvina marŝo de Libereco kaj Solidareco organizita de partio 'PIS' La manifestacianoj simile al la antaŭaj kunvenoj kolektiĝis ĉe monumento Wincento Witos. Tion okazigis de la 34 datreveno de milita stato, kiun oni enkondukis en 1981, krome tio estis responde al hieraŭa demonstracio de kontraŭuloj de nuna registraro. Marŝo apogis Prezidento de Pollando  A. Duda, kaj nova registraro. Ĉefan rolon ludis J. Kaczyński gvidanto de partio PIS.
La afiŝoj kaj flagoj diris- 'Prezidento, ni estas kun vi', 'Ni volas  dekomunismo de tribunalo' kaj, 'Ni volas lberajn publikajn amaskomunikilojn', ankaŭ aliaj.
Oni kalkulis, ke partoprenis ĉirkaŭ 40  miloj da homoj.

No comments: