Tuesday, January 31, 2023
La monato januaro - 2023
Mi esperis, ke hodiaŭ estos bela suna tago, ĉar matene tio indikis, ke mia supozo plenumu. Sed, tra eble unu horo ĉielo estis sennuba kaj suna. Do, mi pripensis, kvankam la lasta tago de januaro montru belan tagon. Bedaŭrinde, tio estis nur espero. La tago estis nubema, venta, kaj vespere iomete pluvis. Tiel esis en mia regiono. Sude de lando neĝis.
Se temas pri vetero de januaro, nur dum tri tagoj aperis iom da suno, restaj pluvemaj, neĝaj, nubaj, ventaj, ili aspektis "putraj"
Ankoraŭ, mi aldonu, ke dum la lastaj tagoj mi estadis en hospitalo, ĉi vetero kaŭzis al tio?
La bildo montras parton de mia lageto
Sunday, January 22, 2023
Januara Ribelo -1863
La 22-an de januaro ĉi-jare estas la 160-a datreveno de la eksplodo de la Januara Ribelo. Fakte, kial ni memoru ĉi tiun eventon, kiu okazis antaŭ tiom longe?
La Januara Ribelo, finanta la epokon de grandaj naciliberigaj ribeloj, estas la plej longa kaj plej bone reflektanta la spiriton de la Romantika epoko en Pollando.
La ribelo finiĝis per malvenko, sed ĝi alportis certajn efikojn. Kiel ili estis kaj por poloj kaj por Rusio?
La rektaj sekvoj de la Ribelo de 1863-64 estis ege doloraj por poloj. Temas pri vasta "gamo" de subpremoj celantaj ĝiajn partoprenantojn: la nobelaro, urbetoj, kaj la katolika pastraro. Kaj tiuj subpremoj estis: mortkondamnoj kaj malliberejoj, deportadoj kaj konfiskoj; forigante la restaĵojn de la aŭtonomio de la antaŭa Regno de Pollando (ĉi-poste referite kiel "la Vistula Tero"). Rusigaj tendencoj ankaŭ estis formaligitaj en la Regno, kaj - laŭ eĉ pli granda mezuro - en la Prenitaj Teritorioj, kie la influo de poleco estis definitive eliminita. La rezulta post-ribelo traŭmato rezultigis longperspektivan socian depresion.
Saturday, January 14, 2023
Subscribe to:
Posts (Atom)