Saturday, July 31, 2021

Insektoj - murarka

Oni devas esti atenta, kaj ofte povu rimarki interesan vidaĵon. Sur mia korto abeloj /pole, murarka/ rapide konstruas sian neston antaŭ la vintro. Mi pripensas, kial ĝi konstruas ĝin en sablo. Kaj la sekva afero, kiel profunde ĝi fosas por feliĉe trapasi vintron. Rimarku piedojn de ĝi i

Friday, June 25, 2021

Iom mi sopiris por ili - cignoj

Tio estas por mi escepta situacio. Mi dum du la lastajn jarojn skribis pri cignoj, sed nuna jaro, ne. Kial? Ĉar ĵus ĉi jare cignoj ne instalis neston por kovi idojn. Kaj mi pensis, ke tio estas normala, ĉar birdoj elektas konvenan lokon por siaj bezonoj. Sed, hieraŭ situacio ŝanĝiĝis, ili revenis sur mia lageto. Imagu al si, mia najbaro telefonas al mi, ke la paro de cignoj kun du junuloj iras tra kampo al mia lageto, komence mi ne kredis, kaj diras al li, ke verŝajne ili estas anseroj, ĉar pli frue mi vidis tian bildon. Finfine, mi bicikle alvenis al mia posedaĵo, kie estas lageto, kaj konstatis, ke li pravis. Kion fari? Mi ankoraŭ aldonu, ke posedaĵo estas barita, ili ne havas eblecon akiri lageton, tamen, mi trovis solvon. Mi aŭdis, ke cignoj estas danĝeraj, kiam defendas siajn idojn, sed ĉio sekvis glate. La paro de cignoj staris, sed junuloj sidis, ĉar ili estis lacaj, tio estis antaŭ mia barita lageto ĉ-30 m. Generala distanco estis por ili sufiĉe longa, el lago 'Konotopskie' ĉirkaŭ 600 metroj. Une, mi komencis voki ilin /gąski, gąski/. Ĉiam antaŭe dum la lastaj jaroj mi tiel diris al ili, strange, ili rekonis, komprenis mian voĉon, kaj alproksimiĝis al barilo, do, estis mia vico por agi. Mi prenis rastilon, kaj kuraĝe venis por transporti ilin tra barilo. Per rastilon kaptis inon, kaj ĵetis sur herbaĵo, same, poste idojn. Fine ili rapide atingis akvon, la ĝojiĝoo verŝajne estis granda. Sed, vircignon mi ne povis kapti. Do, mi postkuris ĝin, kaj ĝi per flugiloj ankaŭ serĉis ĝustan lokon, lageton. Kiam mi estis proksime ĉe ili, iliaj reagoj siblado, kaj uzo de flugiloj. Tuta familio estis en kompleto, al ilia sopira lageto. Kial ili ne aranĝis neston je mia lageto, mi supozas...

Sunday, June 6, 2021

Ĉevalistoj infanaj

Proksime de mia loko situas ĉevala agrikultura kampo, kaj oni povas lerni rajdi ĉevale. La kampo servas por ĉiuj, sed precipe por infanoj, kie ili lernas mastrumi ĉevalojn, poste rajdu. Mi aldonu, ke ĉevaloj devas esti kvietaj, mildaj, krome ili ne timas precipe hundojn. Ni vidas, kiam sur la vojo vojaĝas infanoj kun prizorgantoj, tio okazas ĉe mia domo. Ĉi agrikultura kampo situas en pitoreska ĉirkaŭaĵo, apud la lago, ĉarma loko. Jam estas konstruita granda hotelo, sed ankoraŭ ne finita.