Tuesday, February 21, 2023
Kievo kaj Varsovio
Foto el Kievo.
Hieraŭ en Kievo, hodiaŭ en Varsovio - usona prezidento Joe Biden vizitas du ĉefurbojn.
Jen: kion li diris en Varsovio:
"Mi ripetos tion, kion mi diris pasintjare: diktatoro, kiu volas rekonstrui imperion, neniam povos forviŝi la popolan amon al libereco. Brutaleco neniam ŝanĝos la volon esti libera. Ukrainio neniam estos venko por Rusio. Neniam. Liberaj homoj rifuzas vivi en senespero kaj mallumo. Estis senekzempla jaro ĉiusence. Nekredebla brutaleco de la rusoj. Krimoj kontraŭ la homaro. Neniu pento de konscienco, nur uzo de perforto kaj perforto kiel armilo de milito. Bombado de lernejoj, fervojaj stacidomoj. Neniu povas fermi la okulojn de tiuj ĉi abomenaĵoj, kiujn li /Putin/ faru pere de siaj soldatoj. Ili estas teruraj"
Foto el Varsovio.
Bela internacia mesaĝo
Hodiaŭ, la 21-an de februaro, ni festas kun la popoloj de la mondo la Internacian Tagon de la Gepatra Lingvo.
La gepatra lingvo estas trezoro de ĉia lando. Do, ni zorgu, ke ĝi estu gardata de propra ĉia nacio
Ni zorgu, ke gepatra lingvo estu ĉiam bela, kaj eterna
Sunday, February 19, 2023
Toruń- la urbo de Nikolao Kopernik
Hodiaŭ estas 5️50 datreveno de la naskiĝo de Nikolao Koperniko.
Nikolao Koperniko naskiĝis la 19-an de februaro 1473 en Toruń, en komercista familio. Li estis pola advokato, oficialulo, diplomato, kuracisto, malsupera katolika kleriko, doktoro pri kanona juro, okupiĝis ankaŭ pri astronomio kaj astrologio, matematiko, ekonomiko, milita strategio, kartografio kaj filologio.
Koperniko estas plej konata kiel astronomo. Lia plej fama verko estis "De revolutionibus orbium coelestium", kie li prezentis la supozojn de la heliocentra strukturo de la sunsistemo, kiu kondukis al la tn, la kopernika revolucio. Pri si mem parolis Nicolaus Copernicus Thorunensis, tiel emfazante sian originon, sian genealogion de urbo - Toruń.
En la naskiĝtago de la sciencisto, ni festas la Polan Sciencan Tagon.
Nur, mi aldonu, ke mi finis mezan lernejon en Toruń - Tekikumo de Industria Sukerfarejo.
Subscribe to:
Posts (Atom)