Thursday, December 3, 2020

La lasta monato - decembro.

 

Rapide la tempo kuras. Kaj, mi enpaŝis decembron, kial mi skribas pri tiel evidenta normalo. Ĝuste pro tio, ke por mi la tempo kuras tro rapide, eblas, ke tagoj estas tre mallongaj, sed pli grave, mi maljuniĝas. Laste, ankaŭ ne tro ofte skribas taglibron mian.
 Vetero malvolontigas al promenoj, tagoj estas grizaj, sensunaj, pluvemaj, dum novembro estis nur tri sunaj tagoj. Ĉio ĉi enkondukas dekadencan etoson. Ankoraŭ ne neĝas, kaj ne frostas.

Bildo: Sur mia lageto. Jam sen akvaj birdoj, precipe sen cignoj.

Saturday, November 21, 2020

Mi estas trankvila

 

Jes, mi trankviliĝis nun, ĉar ĉiuj cignoj el mia lageto jam forflugis. La lasta juna cigno kun siaj gepatroj faris tion antaŭhieraŭ- ĵaŭde
 Mi aldonu, ke lageto estas ne tro granda, kaj ankoraŭ barita per reto. La maljunaj cignoj po parte kunprenis siajn infanojn sur pli grandaj lagoj. Ili faris tiel, ĉar junuloj ne estis ĉiuj pretaj, kaj fortaj por plenumu tiun ĉi taskon. Dum du la lastaj monatoj, mi donis al ili manĝadon por fortigi ilin.
Bedŭrinde, unu el cignoj mi entombiĝis, ĝian morton mi vidis, tio okazis sur miaj okuloj. Bedaŭra bildo.
Mi rememoru, sur lageto ĉi jaron naskiĝis 8 junaj cignoj, kaj pasintan jaron 5 junuloj.

Tuesday, November 3, 2020

Tago de ĉiuj sanktuloj


 La lastaj semajnoj en mia lando ne estas favoraj por homoj pro disvastiĝado de viruso Covid -19.
Pro tio oni fermis tombejojn en la tuta lando de 31.10 ĝis 2.11. Tri tagoj. Do, mi ne vizitis al miaj proksimuloj. Pro tio mi ne beligis tombojn. Nepre, hodiaŭ mi faris tion, kaj sekrete preĝis. Ĉiun jaro, mi partoprenas dum la unua de novembro celebron je tombejo. Por poloj tiu ĉi tago estas grava, kaj nepre ni vizitas kaj honoras niajn proksimulojn jam ne vivantaj.