Monday, December 9, 2019

Abeloj decembre

Anstataŭ frosto, kaj neĝo, hodiaŭ bela vetero dum tagmezo. Suno brilas, senvente la temperaturo en ombra loko +9C. Do mia abelejo revigliĝis el ĉiuj abelujoj elflugis abelojn. Sed ili flugis proksime de siaj 'dometoj'. Mi kaptis la okazon kaj trarigardis du abelujojn, konstatis, ke ili havas nutraĵon, kaj fundoj estas puraj. Por ili tio certe estis granda ĝojiĝo.

No comments: