Saturday, November 11, 2017

Pola historio - antaŭ 99 jaroj

Nur tiu nacio komprenas, kiu perdis sian teritorion por 123 jaroj, Kaj, sekve kun granda konsekvenco reakiris ĝin denove. Tio okazis en Polujo dank' al eminentaj polaj patriotoj en 1918 jaro. Do, hodiaŭ mia patrujo celebras tiun ĉi datrevenon. Tio estis antaŭ 99 jaroj. Ne ĉiuj scias el la mondo, ke tri najbaraj landoj dividis Pollandon je tri partoj, kaj poste aneksis al siaj landoj. Ni nuntempaj poloj klinas kapon por ĉiuj niaj antaŭuloj, ke ili tiel saĝe agis, kuraĝe batalis, ke ni nun povas paroli pole, havi propran kulturon, havi patrujon. Gloro al niaj herooj

No comments: