Saturday, May 20, 2017

Abeloj maje - 2017

La fotografio prezentas mortintajn abelojn
Ĝis nun en mia abelejo mi ne havis multe de laboro, pro simpla kaŭzo, ĉar abeloj ne laboris pro malvarmo al ili. Marto estis pli varma ol aprilo, sed dum marto plantoj ne floris, sekve aprila vetero ne permesis elflugi ilin el abeloj. Bela vetero ekis de dek dua de majo, do abeloj intense komencis labori.
Verdire, mi jam en duono de aprilo preparis ĉiujn vivantaj abelsvarmoj por printempa sezono, simile kiel pasinta jaro, sed vetero evidentiĝis ne tre favore por abeloj, kaj mi devis denove 'vesti' vintre abelujojn

Hodiaŭ, mi havis amuzan hazardon. Antaŭhieraŭ najbaro venis al mi kaj diris, ke en lia kamentubo estas abelsvarmo, demandis min, ĉu mi povus purigi lian tubon de abeloj. Mi konsentis, kaj ĵus hodiaŭ prenis ilojn, konvenan veston, kaj atingis kamentubon. Badaŭrinde, malgraŭ mia zorgo  abeloj ne volis veni al nova 'dometo', pro tio, ke ili tien jam konstruis konvenan lokon. Mi aldonu, ke tiu ĉi 'dometo' estas tre alte. Interese, kio okazos kun ili dum la sekvaj tagoj. Krome, najbaro estis murdvundita per abelo, kvankam li staris sur tero.

No comments: