Saturday, October 17, 2015

Miaj abeloj

mia abelarejo
Antaŭ unu semajo, mi aplikis la unuan fojon medikamenton al ĉiuj abelujojn, por ke detrui insektojn malutilajn  en ili, ĝi latine nomiĝas /warroa destrucor/.  Mi ripetis la saman agon post 6 tagoj - 15.10.2015. Por konstati, ĉu ili estas en abelujo, oni devis enmeti kartonon ŝmiritan per oleo sur fundo de abelujo, kaj atendi 20 horojn sekve de apliko de medikamento, mi aplikis 'apiwarol'
Finfine evidentiĝis, ke insektoj ĉeestis, ĉar ili jam mortintaj algluiĝis la papero, sed dum la dua provo ili ne estis tiel nombre.
Warroa destructor - foto el vikipedio
La insektoj estas tre danĝeraj por abeloj, ĉar ili detruas eĉ tutan svarmon de abeloj. Kiel ili aspektas, miaopinie ili estas similaj al kokcineloj, sed senpunktaj sur la dorso, kaj ĉ. 20 foje malpligrandaj.

No comments: