Monday, March 24, 2014

Sociaj kaj politikaj aferoj - nacia tago de la vivo kaj familio

Familio pozas por foto - ili estas mia parencoj

Nacian tagon de la vivo pola parlamento establis en 2004, kaj ĝi estas memorigata ĉiun jaron 24 de marto.
Ĵus, en familio infano prenas la unuan paŝon por sia sekva vivo, kaj  edukado. Estas bona afero por ke la familio estu plena, por tio ambaŭ gepatroj havas pli facilan taskon en tuta harmonia edukado de infano. En la familia rondo infano akiras edukadon en jenaj direktoj: ĝi lernas kiel konduki, konigi diversajn formojn de modela  vivo, respektojn laŭ gepatroj kaj ĝiaj gefiloj, formas sian personecon, psikon.
Bele estas kiam familion kreas: infanoj, gepatroj kaj avoj- tiam infanoj havas perfektan okazon por kapti multojn el spertoj de aĝuloj. Bone edukitaj infanoj, tio estas trezoro por gepatroj kaj ĉiuj patrujoj.
En mia lando funkcias jena diro: "Takie będą Rzeczypospolite jakie młodrzieży chowanie." Ni havos tian Polion kiel ni kondutos junularon.

No comments: