Thursday, November 29, 2012

La aŭtuno - 2012

aŭtuna promeno...
Kia milda ĝi estas ĝis nun, kaj sufiĉe varma, sed ege seka, eĉ abeloj antaŭ du tagoj esprimis kontenton, aerumante siajn flugilojn. Novembraj tagoj preskaŭ sensunaj, grizbrunaj, kaj ili samtempe tiel mallongaj, ĉio ĉi aspektas malserene, nur de tempo al tempo alvenas pluveto,  sed vere, ne tro. /ĝi okazis dum hodiaŭ 4 horojn/
Daŭrigante la temon, mi ripetas la poeton:

... Fenestron pluv' batas, pluv batas aŭtuna
Kaj plaŭdas senĉese, enue, grizbruna...
Pluvgutoj frapetas laŭ ritm' neŝanĝema.
Plor' vitra, son vitra... funebra kant' ĝema.
Kaj grize lum' bribas dum tago sensuna...
Fenestron pluv' batas, pluv' batas aŭtuna...

Mi devas transiri tiun ĉi aŭtunan tempon en trankvilo kaj pacienco, simile kiel aŭtuna promeno de junaj cignoj kun gvido de plenkreskulo.

No comments: