Thursday, February 29, 2024
Superjaro
Ni ĉiuj scias, ke ĝi okazas foje je kvar jarojn, sed ĉu ĝi estas speciala por vi aŭ mi. Mi devas pensi pri tio.
Interese, ĉu iuj faris ian analizon ĉi temon
Tuesday, February 27, 2024
protestoj de kamparanoj 2 - Varsovio
Hodiaŭ denove okazas protestoj de polaj kamparanoj, la ĉefa celo estas limigi la importadon de malmultekostaj agrikulturaj produktoj el aliaj landoj. Poste, retiriĝo de la tiel nomata "verda interkonsento" kaj klimata politiko. Dekmiloj da homoj partoprenis tiun ĉi proteston. Tamen la nunaj aŭtoritatoj ne permesis eniri traktorojn kaj aliajn agrikulturajn maŝinojn. La situacio okazis en Varsovio
Sunday, February 18, 2024
La religia temo
Hieraŭ kaj hodiaŭ mia paroĥo gastigis kopion de la pentraĵo de Nia Dipatrino en Częstochowa. Granda nombro da katolikaj fideluloj partoprenis la ceremonion. La bilodo de Dipatrino cirkulas tra tuta Pollando. Sekva gastigado okazos post 48 jaroj.
Częstochowa estas precipa urbo por la poloj, kaj en ĝia preĝejo sur altaro pendas ĉefa bildo de Dipatrino.
Subscribe to:
Posts (Atom)