Sunday, November 24, 2019

Eurovizion por infanoj - 2019

Viki Gabor
Eurovizion 2019. Pollando gajnis la Eurovision-Kantokonkurson por Infanoj. Antaŭ unu jaro, konkurson gajnis Roksana Węgiel, en la ĉi-jara eldono - Viki Gabor. Do, situacio ripetiĝis. La duan lokon atingis junulo el Kazakio. Gratulon.

La konkurso okazis en Pollando, en la urbo Gliwice

Wednesday, November 20, 2019

Pri abeloj novembre

Ĝis hieraŭa tago abeloj en mia abelarejo estis aktivaj. Ili amase elflugis abelelujojn, eĉ alportis polenon por siaj svarmoj. Ĉar sur unu el miaj kampoj floras ankoraŭ floroj, mi aldonu, ke estas la dudeka novemboro. Kutime ĉi tiu periodo jam estas malvarma Ĵus, hieraŭ estis bela tago iomete brilis suno, la temperaturo dum meztago ĉ +14 gradoj.
Mielabela periodo jam finiĝis, do abeloj baldaŭ dormos, kaj mi havu esperon, ke ili fartos bone, kaj atingos novan sezonon en bona stato, sed tio evidentiĝos frua printempo. Ankorau, mi devas iom varmigi abelujojn, kaj observu ilin dum malvarmaj tagoj.
Nun mi posedas 34 svarmojn, tio por mi estas tro granda.