Saturday, January 6, 2018

Ĉu dolĉa jaro 2018 - kiele mielo?

Fotografio estis farita 5.11.2017 - tiam abeloj estis aktivaj.
Novan jaron mi komenciĝas dolĉe. Tia tago kiel hodiaŭa okazigas rare. Kial?  Ĉar por mi indikilo estas - abeloj, ili pleje diras pri la vetero. Sune, senvente, sufiĉe varme, kvankam temperaturo nur +9*C, tia bela tago, do, el miaj abelujoj elflugis abelojn. Sed, ne el ĉiuj abelujoj. Pro tio mi malpaciencas, ĉu ili ankoraŭ vivas? Mi ne pritaksis ilian vivecon, pro manko de tempo. Abeloj vekiĝis dum vintro, tio ĉi malofte okazas. Ĉu ĉi signo estos pozitiva? Prognozo por proksimaj tagoj diras, ke vetero ŝanĝiĝos, tagoj estos pli malvarmaj.

Se, mi estas pri la temo 'abeloj', mi aldonu, ke mielo, kies mi deprenadis, jam, estis vendita, ĝi estis bongusta tiel pritaksis aĉetantoj.

Saturday, December 30, 2017

Pensoj - proksima estonteco


Ĉu  ĝi estis bona jaro, por mi, mia familio, patrujo.
Ĝenerale oni povas diri jese.
Sed, en la mondo?

La jaro 2017 finiĝas,
kaj ĉio maljuniĝas.
Nur unu tago mankas por la fino,
ni trankvile atendu momenton por trinki vino'.

Sed, Nova jaro 2018 donu al ni forton,
ke ni juniĝu, kaj atingu larĝan korton.
Mi pensas, ke korto en diversaj direktoj.
miaj kaj viaj eĉ en esperantaj aspektoj.

Monday, December 25, 2017

KRISTNASKO -2017


            Akceptu de mi  sincerajn , tutkorajn bondezirojn  por la sano, feličo , bondezirante ankaŭ sukcesplenan kaj prosperan  Novan 2018-an Jaron !
             Kun la plej koraj salutoj dezirante sukcesojn en Via privata vivo  kaj prospero.
via amiko - Piotr