Sunday, July 31, 2016

La lasta tago de renkontiĝo en Krakovo

nokta gardostaro de junularo
Hodiaŭ, dimanĉe finiĝis renkontiĝo - la mondaj tagoj de junularo /śdm/ Kaj, Papo Francisko anoncis, ke la sekva renkontiĝo de junularo okazos en lando Panamo - en 2019 jaro. Dum predikoj interalie Papo parolis al junularo pri memoro, kaj kuraĝo. Temas, ke ni devas memori pri prauloj, historio, kaj prenu ĉi faktorojn  en nia vivo, por pli bone kompreni aferojn. Ankaŭ kuraĝo, sen ĝi ni nenion atingos. Krome, ni ĉiam devas konstrui pontojn, sed ne murojn.
 Dum renkontoj gejunuloj parolis pri diversaj aferoj, precipe kortuŝan alvokon eldiris junulino el Sirio el urbo Aleppo, kaj fine ŝi diris: karaj, preĝu por mia patrujo Sirio,  mi amas mian patrujon.

Friday, July 29, 2016

Plue pri renkontiĝo de junularo

Ĉiam aktualaj vortoj - mi petas, dankas, kaj pardonpetas - ili estas receptoj por esti bona homo, precipe en edzeco.  Ĉi vortoj eldiris Papo Francisko en Krakovo dum renkontiĝo de tagoj mondaj.

Se ni bone komprenas ĉi vortojn, kaj aplikas ilin en kutima, simpla tago, do ni estas modeloj al ni mem kaj por aliuloj kiele bona ekzemplo - mi tion aldonas de mia flanko.

Tuesday, July 26, 2016

La mondaj tagoj de jumularo en Pollando

Hodiaŭ posttagmeze inaŭguris La mondaj tagoj de junularo en Krakovo - Pollando. Tio estas religia kunveno, kaj en ĝi partoprenas ĉirkaŭ 500  miloj da gejunuloj el 187 landoj. Krome, dum, ĉi la mondaj tagoj ĉeestos ankaŭ Papo Francisko, kaj tio daŭros ĝis la dimanĉo.