Monday, March 30, 2015

Justeco - ĉu ĝi ekzistas?

Ĉu juĝoj estas ĉiam justaj? En mia lando hodiaŭ oni prijuĝis homon, politikiston. Sed, ĉu la juĝo estis justa? Malgraŭ, ke tio estis la unua instanco, sed ĝi jam ĵetas la punon por la homo. Ĉu la dua instanco prijuĝos la samon? Grave, la proceso verŝajne daŭros sufiĉe longe...
Mi la temon datiĝos.

Saturday, March 28, 2015

Lageto - 38

La vento blovas en vintraj herboj.
Tion mi mem decidis, sed ĉu tio estis prava decido? Kiam mi prenis tion antaŭ kelkaj jaroj, do mi devas daŭrigi tion, kvankam pro propra kontento. Temas kompreneble pri mia lageto, kaj ĝi postulas nur konstantan laboron fizikan. Sed, kiam ni pensas ĝenerale, nia vivo bazas sur ĉiama laboro, ĉu ne? Mi hodiaŭ denove  fortigas  randon de lageto.

Agrikulturo- kultivado de kampo

La kampo kuŝas proksime de mia lageto
Hieraŭ, sur mia kampo oni semis unu hektaron de hordeo, kaj unu hektaron de lupino. Ĉar mi ne havas maŝinon por semado, do mi dungis ĉi agregaton. La servo estis sufiĉe multekosta. La grundo estas iom seka pro manko de akvo, sed mi esperas, ke tiuj ĉi grenoj kreskos.