Saturday, February 28, 2015

Eksterlandaj aferoj - Ruslando

Борись Немцов
Murdita vendrede, vespere en Moskvo - Borys Niemcov, li estis aganta kritikanto de politiko de Kremlo. Laste antaŭ ĉio, li kritikis politikon de W. Putin, precipe lige kun milito kontraŭ Ukraino. Morgaŭ, dimanĉe Borys Niemcov intencis organizi demonstracion en Moskvon kontraŭ la milito sur Ukraino.
Dum unu el intervjuo li diris, eble io okazos kun mi, eblas, ke li antaŭsentas sian morton.

Friday, February 27, 2015

Tio kaj alio - poŝtkarto

Mi estis tie.
Tiu ĉi poŝtkarto, kies vi observas ĝin, alvenis al mia domo el Buenos Aires. Vi pripensas, ĝi esti normale, ĉar kartoj onin ricevas el diversaj lokoj. Tio estas vero. Sed, laŭvice, tiun ĉi poŝtkarton mi mem sendis el Argentino, pensante, ke ĝi atingos mian domon eble post du semajnoj? Kiam, mi revenis al mia domo, mi nenion diris al familianoj, ke sendis poŝtkarton kun bondeziro. Tio estus povinta surprizo al ili. Mi aldonu, ke ĝi estis sendata julie 2014, kiam mi partoprenis UK. Pasis unu monato, kaj ĝi ne aperis, sed mi ne perdis esperon. La dua monato pasis, sed plue nenion. Kiam pasis la tria, kvara monato, do, mi fine perdis esperon por ricevi ĝin, kaj preskaŭ forgesis aferon. Kiel granda surprizo al ni, mia edzino ricevis el manoj de leterportisto la poŝtkarton el Argentino post preskaŭ 7 monatoj. Grave, ni neniam perdu esperon

Thursday, February 26, 2015

La vintro - 2015

Insulo de birdoj
La vintro ankoraŭ daŭras, sed kia stranga ĝi estas ĝis nun, senneĝa, preskaŭ sen frosto, kvankam la temperaturo hezitis inter +8 ~ -8.  Iomete pluvis eble du tagojn. Pro tio sekeco, kaj sekeco, eĉ mia puto estas sen akvo. Ĉio ĉi aŭguru teruran printempon poste la someron. Mi tion vidas tiel!
La nia loka lago en sia mezo ne frostiĝis, pro tio birdoj havis sian oazon, ĝi estas vidata sur foto.