Saturday, January 31, 2015

La naturo - iom pri somero

Filmeto prezentas mian herbejon somere, sed pardonu, mi tro rapide preterŝovis fotilon. Do, la bildo ne aspektas tro impone. Sed  plej grave miaopinie estas la sono. Mi tiel pensas, ĉu estonte oni povos rigardi kaj aŭdi ĉi tiun bildon, prenante ŝanĝon de klimato sur nia globo.

Friday, January 30, 2015

Ĉiutaga vivo - ion por manĝado

Pecoj de pomoj, kaj fluida kukurbo
Marmeladon mi ŝatas manĝi, do mi tiun ĉi agon faras precipe somere, kiam estas abundo de freŝaj fruktoj. Sed antaŭ nelonge mi preparis marmeladon. Por tiu ĉi celo mi prenis 2 kg da pomoj kaj la saman kvanton da kukurbo. Komence, oni devas purigi, tranĉi sekve boligi kukurbon, ĉar ĝi estas malmola, kaj sekve en alia puto boligis pomojn, ili  estas sufiĉe molaj /antaŭe ili esti forskrapaj el haŭtetoj, kaj tranĉitaj/ Kiam porcioj havas konvenan konsiston, mi miksas ilin aldonas 0,5 kg da sukero kaj iomete da acida citrono. Tio devas esti denove boligita. Sekve tre varmegan marmeladon mi enverŝas en purigitajn bokalojn. La lasta momento, konservado: ŝraŭbi bokalojn kaj rapide malvarmigi ilin. Do, marmelado preta. Mi aldonu, ke produktoj estas el mia kampo.

Tuesday, January 27, 2015

Historio - la 70a datreveno de liberigo

Fotografio, dokumento de historio
70 jaroj pasis, kiam soveta armeo liberigis hitleran koncentrejon - Auschwitz - Birkenau. Kaj ĵus hodiaŭ okazis solenaĵoj ligitaj al tiamaj tagoj. En solenaĵo partoprenis ĉirkaŭ 300 homoj el la tuta mondo, ili tiam estis liberigitaj, krome, ŝtataj delegacioj el 50 landoj.

   Tio estis infero - tiel memorigas unu el "prizonoj" de koncentrejo. Infero maleble forkuri el ĝi. En koncentrejo regis neimagebla doloro, sufero, malsato, vundoj, fizikaj kaj kruelaj turmentegoj de homoj, kaj homoj sen nomoj nur numeroj sur manoj. Ĉiun tagon alvenis novaj transportoj de senpunaj homoj. La sekvaj viktimoj.

Ni nuntempanoj devas pri tiu datreveno memori, kaj transdonu ĝin al niaj infanoj kaj nepoj.