Friday, August 29, 2014

Mia familio

Hodiaŭ mia familio pligrandiĝis, ĉar mia filino naskigis idon. La antaŭnomo de bebo estos baldaŭ pripensita. Pro tiu ĉi okazo mi estas ege kontenta, kaj sentas grandan ĝojon.

Wednesday, August 27, 2014

La lageto - 30

Mi laboras ĉe bordo de lageto, akompanas la kato, ĝi eble volus ankaŭ helpi al mi.                      
Ĉu la tendenco de sekiĝo de akvo en lageto haltiĝis? Dimanĉe, pluvis ĉirkaŭ du horojn, kaj pro tio nivelo de akvo altiĝis.
Laste, mi ofte laboras ĉe lageto, ĉar en ĝi mankas la akvo, do, tio estas oportuna kaj pli konforme por mi. Ĝuste sur la fotografio mi faris 'harplektaĵon' el arbustoj kaj surmetas ĝin apud la bordo. Poste mi eltiras koton kaj kovras ĝin por fortigi randon.
Plej parte mi tiun agon faras en gantoj, sed tiam mi ne enmetis ilin, kaj imagu al si, ke hazarde mordvundis min ia insekto en la fingron. La piko estis dolorega, krome la fingro tuj ŝvelis, kaj forte jukis. Hodiaŭ nivelo de akvo estas, /manko/  - 64cm.

Ekologio - ventilego

Sur la foto oni vidas kampon de maizo, tio estas mia plantoj.
Ĝi estis konstruita dum unu tago, hieraŭ, mi tion observis. Apartaj detaloj de ventilego, speciala subportilego transportis kaj starigis en sia loko. Supozante zorgoj pri konstruo daŭris kelkaj jaroj. Kial mi skribas pri tio, ĉar la konstruo situas proksime de mia domo, eble 1,5 km, kaj tio ne plaĉas al mi. La pejzaĝo estis malordigita.