Saturday, January 26, 2013

Sen kategorio - scienco 2

Fabio kaj Daniel
Antaŭ nelonge 23/24 januaro, mi gasitgis junan amikon el Brazilio, en mia domo, li estas filo de mia kara esperantisto Ubiratan. Fabio, tiel nomas gasiganto, li studas astrofizikon en Sao Paŭlo, kaj nuntempe vojaĝas tra Eŭropon.
Mia filo, Daniel, ankaŭ studas fizikon li doktoriĝas pri tiu ĉi temo, sed detale, li laboras pri diserto, kiu esploras disfluoj de la sango en la homa okulo, pere de optika kohera tomografo /angle, Optical Coherence Tomography/. Tiu ĉi metodo estas seninvada ... se iu leganto estus interesa pri la supra temo, mi volonte plenumos lian deziron.

Ili ambaŭ sciencistoj, renkontis en la ŝtata universitato nome "Nikolao Kopernik" en Toruń, kaj konsideris interesan interparolon pri sciencaj temoj.
Krome, mi iom ĉiĉeronis Fabion tra la urbo Toruń, kaj ni estis ankaŭ en la domo de naskiĝo de fama astronomo Nikolao Copernik.

Saturday, January 19, 2013

Sen kategorio - pensoj

Mi perdis la vojon.


Sur la blanka vojo mi perdis orientiĝon
Por mi, ido de kaprina gento,
Tio ĉi estas nova eksperimento,
Trakuri blankan teron, kiel profundan neĝkusenon,
Kaj, trovi simplan konvenon.
Sed, saĝa homo, savu eĉ etulojn,
Montru veran vojon al blinduloj.
La vintraj kampoj tiel blankaj,
Do, la marŝoj estu ankaŭ senmankaj.
Kvankam, provu!

Tuesday, January 8, 2013

La taglibro - amikoj

Antaŭnelonge mi konatiĝis kun juna amiko el Suda Koreo. Krom pluraj lia interesiĝoj pri diversaj lernobjektoj, kaj aparte pri fiziko.
Sed, li ankaŭ entuziasme esprimas sian aprobon pri la internacia lingvo Esperanto.
La tiun ĉi noton mi publikas al lia konkordo kaj scio. Jen ĝi!

mi lernas esperanton,ĉar

Kara piotr
Saluton!!!!!!!!
Mi volas respondi al via demando en lasta letero.
"Kial mi decidis lerni esperanton?"
Antaŭ kelkaj semajnoj mi legis libron 'sinjoro lingvo de mirlando rakonto' Tio estas libro pri multaj artaj lingvoj. Kaj en tio estas estas esperanto. Mi estis interesa pri esperanto kaj kelkaj lingvoj.Sed mi ne lernis alian lingvon,ĉar ne estas vojo lerni alian lingvon kaj ili estas TRE malfacila. Do mi komencis lerni esperanton pro intereso. Mi serĉis pri esperanto. Kaj mi trovis multajn librojn kaj 'LERNU!'.
Nuntempe mi pensas,ke mi lernas esperanton pro komuniko. Ĉar mi estas introverta,mi ne havas multajn amikojn.(Sed mi havas kelkajm vere bonajn amikojn) Sed per esperanto mi povas komuniki kun multaj personoj. Ekzemple kun vi! Se mi lernis alian lingvon,mi ne povas komuniki.(Mi jam lernis angla kaj japano)
Do mi estas feliĉa pro esperanto kaj VI!

diligenta studento
TEHI

Kion oni povas aldoni al la bela konfeso, ĉefe bondeziri Egajn sukcesojn en diversaj kampoj, kaj apare en esperanta movado.