Thursday, May 28, 2009

La lageto- 4


Krom la lageto, mi aranĝas ankaŭ aliaj detalojn de akva arkitekturo, sed tio daŭros tre malrapide.
La detaloj pliriĉigos akvan objekton. Inter alie antaŭ unu monato pere de fosmaŝino mi enŝutis "monteton" el tero de la lageto. Mi nun atendas momenton, por ke monteto stabiliĝu. Poste mi belformos ĝin, kaj nekste pluigos laboron.Mi mem estas interesa, kiel tio aspektos.

Tuesday, May 12, 2009

La lageto- 3


Mia lageto-3
Kvankam la lageto estas ne tro granda ĉirkaŭ /0,7 ha/ vivo en ĝi viglas. Vivas en ĝi ĉefe fiŝojn /9 specoj/ kaj ranojn. Printempo estas periodo, en kiu naskiĝas diversan estaĵojn, kaj ili servas poste kiel nutraĵon al aliaj pli grandaj akvajn bestetojn, ankaŭ por fiŝoj. La lageto ĉirkuigas arboj kaj arbedoj do estadas multnombraj birdoj kaj ili ankaŭ nestas. Malnovaj kaj grandaj arboj prenadas el la lageto multe da akvo, pro tio nivelo de akvo ĉiam malaltiĝas. Ĝuste malalta nivelo de akvo ege mi malpaciencas. Nuna jaro estas escepta mi ne memoras tian sekan jaron. Ĝenerale en mia lando nun ne pluvas, do estas granda sekeco.
Mi volas iomete malgrandigi grundon de lageto, pro tio mi iomete limigas vaporiĝo de akvo.
Kiam mi havas liberan tempon, do mi laboras ĉe mia lageto.

Friday, March 27, 2009

Esperanto 4


mia Esperanto - parto 3
... kaj en ĝi partoprenis nur duono da lernantoj, tio estas 18. Post kelke da tempo nia instruistino diris al ni, ke tri plej bonaj lernantoj vizitos Hungarujon. Tio donis al ni pli grandan motivon al lernado de Esperanto. Mi devas substreki, ke viziti fremdan landon jam estis granda sukceso, ĉar tio akiradis malmultojn. Ni memoru, tio estis 1962 en majo. Nia instruistino ĉion zorgis kaj ni ekskursis al Hungarujo. Ni veturis pere de trajno, sufiĉe longe, sed tre gaje. Tiam en Hungario estis landa kongreso en urbeto Keĉkemet. Ni knaboj estis tre fieraj pro tio kaj al ni tio estis ega travivaĵo, kaj mi memoras tiun eventon ĝis nun.
En tuta lernejo la Esperanton, oni instruadis en kelkajn klasojn, kiel nedeviga lernobjekto. La plej aktivaj lernantoj estis en nia klaso. Mi ankoraŭ memoras jenan fakton, mesaĝon, kiu cirkulis de klaso al klaso informante ĉiujn lernantojn pri nia ekskurso al Hungarujo. Sekvan jaron mi perfektiĝis...