Sunday, August 31, 2025

Ĉu mi, vi pensis pri la morto?

Morto estas unu el la plej taŭgaj ekzemploj, kiujn oni povas mencii, kiam oni parolas pri temoj, kiuj fascinas la homon. Oni ĉiam klopodas senvualigi la misteron pri tio, kiam estos “nia momento” por forpaso, kien ni iros post la pereo de la korpo, ĉu ni rajtas alian vivon, aŭ ĉu ĉio finiĝas post tiu okazaĵo, kaj meze de ĉio ĉi, oni povas eksenti timon, hororon kaj nesekurecon. Tio estas citsigno de libro Paiva Netto. La foto prezentas akvon en lago. Ĉu vivo devenas el akvo?

Saturday, August 30, 2025

Rikolta festo - 2025

Ĉi-jare, la Rikolta Festo estis celebrata en vilaĝo nomata Wola. Ĝi estis sufiĉe bela tago, sed pluvis dum la festado, sed tio ne malhelpis ĉiujn bone amuziĝi kaj esti en bonega humoro. Estis multaj homoj, kaj junuloj kaj maljunuloj.

Wednesday, August 6, 2025

Nova prezidanto de Pollando

Ekde hodiaŭ, Pollando havas novan prezidanton: Karol Nawrocki. Li servos dum kvin jarojn. Mi deziras al li multan sukceson en lia politika vivo, kaj precipe por la pola nacio.