Friday, September 20, 2024

Administracia afero

Mi ĵus ricevis leteron pri konstruado de 20 distraj domoj sur tereno apud la mia kampo. Ili estas konstruotaj sur deklivo /mi montras la kampon sur la foto/ En letero adresita al la koncernaj aŭtoritatoj, mi esprimis mian obĵetan proteston. Nuntempe mi atendas respondon.

Saturday, August 17, 2024

Hodiaŭ rikolta - festo

Sabato do, hodiaŭ en mia loĝloko estas rikolta - festo. Ĝenerale grena rikolto sukcesis La bildo invitas al rikolta-festo, ĝi okazas en vilaĝo Wola.
Sekva bildo, virino melkas bovinon,

Thursday, August 15, 2024

Grava dato por Poloj - la 15-an de augusto

Hodiaŭ ni havas du gravajn eventojn, la festadon de la Pola Armeo-Tago kaj la religian - Nia Disinjorino de Częstochowa, ankaŭ nomita herba. Ankau ni festas datrevenon, antaŭ 104 jaroj, poloj venkis la bolŝevikan atakon proksime de Varsovio, defendante sendependecon kaj ĉesigante la ruĝan marŝon de komunistoj en Eŭropo Do okazis civilaj festoj rilataj al la armeo en Varsovio, kaj religiaj en la urbo Częstochowa.
En mia urbeto okazis ankaŭ ceremonioj memorantaj la Tagon de la Pola Armeo kaj religiaj festoj