Hieraŭ mi rigardis en nia TV filmon pri buĉado de poloj sur regiono 'Wołyń'. La filmo priparolas historian tempon, kaj tio okazis 11.07.1943. Oni diras, ke tiam murdis dum kruelaj kondiĉoj multegon de senkulpaj homoj. La teritorio nun ne apartenas al Polujo. Mi naskiĝis jam post II MM, kaj en lernejo dum lecionoj de historio oni tute ne parolis pri la temo, ĉar ĝi estis malpermesata. Sed nun estas alie, temas pri Polujo kaj Ukraino. Tiamaj tempoj estis malfacilaj Sed muntempe najbara lando ne volas solvi problemon. Mi nun ĝenerale skribas, eblas, ke mi tuŝos profunde temon. Se iu vlas komenti aferon, do mi invitas.
Thursday, July 11, 2019
Sunday, June 30, 2019
Famaj mondcivitanoj -Gandhi
«SENPERFORTO KAJ JUSTECO LAŬ GANDHI
Ahimso» (= senperforto) ne estas rezigno de ĉia konkreta batalado kontraŭ maljusteco. Male, laŭ mia koncepto, ahimso estas, kontraŭ maljusteco, batalo pli aktiva kaj pli konkreta ol venĝa respondo, kies efiko estas nur pliigo de maljusteco. Mi proklamas idean, kaj do moralan, opozicion kontraŭ maljusteco. La morala rezisto, kiun mi kontraŭmetos al la tirano, lin konsternos. Unue ĝi lin konfuzos, kaj fine ĝi lin devigos al agnosko de la maljusteco, agnosko, kiu ne malhonoros lin, sed eĉ nobligos lin. Kaj fakte tiel estas. La principoj, el kiuj mi eltiris miajn konvinkojn, estas veraj, kiel veras la geometriaj difinoj de Eŭklido, kiuj ne perdas sian verecon el tio, ke praktike oni ne kapablas desegni eĉ unu eŭklidan linion sur nigra tabulo».
la teksto de EK

Thursday, June 27, 2019
La somero _ 2019
| Abeloj ekster abelujoj |
Sur mia abelejo ankaŭ eksterordinara efekto, abeloj grupiĝis antaŭ abelujoj, krome ili ege malpacienciĝis, mi tion rimarkis, kaj fotis ilin. Se, mi estas ĉe la temo, do mi havis iom da laboro pro prenado de mielo, tiu ĉi agon helpis edzino.
Subscribe to:
Posts (Atom)