Friday, November 11, 2016

Grava festotago por Pollando

maro de naciaj flagoj
Ĉiu lando festas sian la plej gravan feston, kvankam unu foje dum jaro. Do, hodiaŭ tio okazas en mia lando - Pollando. La tuta lando celebras ĉi festotagon, la 11-a de novembro 2016, malgraŭ vetero aŭtuna, sed  honorigi niajn antaŭulojn, niaj korpoj kaj cerboj estas ĉiam varmegaj. 
unu el bildo de parado
Vivu Pollando

Wednesday, November 9, 2016

Eksterlandaj aferoj - Usono

Kvankam la tuta  mondo bone scias, ke Donald Trump estos la 45-a Prezidanto de Usono, sed, ĉu elekto de nova prezidanto portu bona ŝanĝojn en interna, kaj eksterlanda politiko. Estas ĝenerale sciate, ke la lastaj 8 jaroj regis Prezidanton de demokratia partio. Tamen, venkis kandidato de respublikanoj.
Kaj, okazis, ke preskaŭ ĉiuj prognozoj falsis, ili diris, ke grandan ŝancon havas kandidato de demokratoj Hillary Clinton por venko. Kia surprizo, precipe por eŭropanoj, sed detale gvidantoj/ elituloj/ de landoj ilin tute ne suspektis, ke tio ĉi eblas.

Mi vidas similan situacion, se temas pri elekto Prezidanto de Pollando. Ĉiuj prognozoj aŭguris dum pasinta jaro venkon ĝis nuna prezidanto, sed civitanoj balotis malsame ol prognozo. Kaj, ĵus finfine aferoj iras en bona direkto. Ĉe ni estas bona ŝanĝo, sed kontraŭuloj ĉiam atakas, kaj ili ne  kontentas.

Sunday, November 6, 2016

Tio kaj alio - ... iom pri lageto

...eble mi sukcesos?
Jam profunda aŭtuno - do, ventoj, pluvoj, ĉielo sen suno, iom malvarme - tiel ĝi estas nun. Ĝenerale oktobro estis pluvema, kaj la unuaj tagoj de novembro momente tre pluvis, vetero - malagrabla.  Sed hodiaŭ, dimanĉo, temperaturo +9*C, eĉ abeloj el ĉiuj abelujoj flugdancis antaŭ siaj varmaj lokoj. Malgraŭ pluvoj, sed mia lageto ankoraŭ ne kovriĝis per akvo, ĉar grundo sorbas ĉiun kvanton da akvo, kaj ĝia surfaco estas malplena. Estas ne pluraj lokoj, kie mi vidas akvon, sed ĝi estas maldika tavolo. Se mi havas liberan tempon, kaj mia sano permesas, mi plue fortigas bordon 'internan' lageton - cilia "rzęsowy".
cilia lageto el alia flanko
La foto prezentas unu el la tri etaj lagetoj "rzęsowy", kiujn mi projektis kaj poste faris antaŭ jaroj. Mi ĉiam laboras pri ĝi, eble mi sukcesos? La tuto ne estas tro videbla, kiam mi desegnos ĝin, do vi ekvidos pli bone mian laboron.