Saturday, November 7, 2015

Tio kaj alio - iom pri bono

"Bona gloro pli valoras ol oro" - tiel diras malnova proverbo. Mi volas esti bona homo - ĉi vortojn mi aŭdis de mia proksimulo, pro tio mi ege ĝojiĝis. La deklaro estas grade enkondukata en la vivo. Mi tiel pensas, ke tio estas tamen proceso, kaj ĝi realiĝos post iom da tempo. Ĉu ĉiu homo starigas similan deklaron al si? Rimarki proprajn erarojn tio estas granda eco, kaj ...,  Ĉi vortojn mi dediĉas al ...
Ĉu bono, pri kiu mi skribas, meritos al gloro, tio evidentiĝos.

Thursday, November 5, 2015

Mia lageto -- 45

Dekstre oni vidas mian laboron
Sur lageto nenio okazas, plue mankas akvo, kvankam la koto faras iom pli mola, ĉar arboj jam ne ĉerpas akvon. Do, mi kaptas okazon, kaj kunprenas branĉetojn.
Ankaŭ mi fortigas randon metante sekajn bastonojn poste kovrante ilin per torfo. Kial mi tion faras, ĉar ankoraŭ esperas, ke la sekva jaro estos pli favora por lageto.
La foto, kiun mi prezentas, ne estas impona, sed ĝi atestas por mi ian adon.

Sunday, November 1, 2015

Moroj kaj kutimoj - precipa tago en la jaro

Tombo de miaj gepatroj
Tago de ĉiuj sanktuloj, ĝi estas unika tago, ĉar ni en ĉi tago vizitas tombojn  amase de niaj proksimuloj. Mi ankaŭ tion faris. Ni dum restado sur tombaroj memorigas mortintojn. Por realigi tion, ni starigas florojn, kandelojn sur tombejoj, kaj preĝas. Per tio ni omaĝas   jam forpasintajn proksimulojn.