Sunday, April 19, 2015
Ĉiu taga vivo - io por manĝado
Hodiaŭ mia filo bakis panon, ĝi nomiĝas "pumpernikel" Mi kaj mia edzino konstatis, ke ĝi estas bongusta. Precizan recepton, mi priskribos poste. Mi aldonu, ke ĝi en vendejo estas tro multekosta.
Thursday, April 16, 2015
Lageto - 39
| Fasko de arbustoj |
Kion mi nun faras sur lageto? Ĉar ne estas tro alta nivelo de akvo, do, mi enmetas ligitajn arbustojn per ŝnuro, kaj sekve kovras tion per koto kaj kreskas diversaj herbaĵoj.
| Dekstre. Ĵus nun mi laboras ĉe lageto "Mój" - mia. |
Friday, April 10, 2015
Smoleńsk - kvina datreveno de katastrofo
| La aviadilo "Tupolew" trapitas niajn korojn |
Smoleńsk – la urbo en Ruslando, al ĉi urbo flugis pola delegacio por omaĝi polojn: oficiroj, profesoroj, sciencistoj ili estis murditaj tra sovetoj, nur pro tio, ke ili estis poloj.
En mia lando ĝis nun estas eksplicita afero pri katastrofo, ĉar ĝi estas oficiale ŝtata, ke kulpon de katastrofo kaŭzis pilotojn, kaj alia grupo diras, sufiĉe granda grupo de homoj ne konsentas kun tiu ĉi vidpunkto. Ili asertas, ke tio estis cela tragedio por elimini prezidenton el politiko.
Subscribe to:
Posts (Atom)