Sunday, October 13, 2013

.La aŭtuno - 2013

Rikolto de tomatoj el mia forcejo.
Ĝi kuras rapide - ĝis  nun, nuntempa aŭtuno tre favora kaj milda, sed seka. Kvankam, la fino de septembro kaj la unuaj tagoj de oktobro iom frostis, eĉ miaj someraj floroj frostiĝis. Folioj de arboj flaviĝas, sulkiĝas kaj finfine falas sur teren, do arboj fariĝi nudaj. Sed, estas ankaŭ arboj sur kiuj folioj firmiĝi forte kaj ili aspektas verde. Birdoj jam forflugis al sudaj landoj, kaj birdoj restante vintraj jam silentiĝis, damaĝe.
La temperaturo cirkulas de 10 ĝis 20 plusaj gradoj.

Sunday, September 29, 2013

Ekologio - 7 , ŝanĝo de klimato

Imagu al si, ke iam oni uzadis nur ĉevalojn!
Fakuloj alarmas: La nivelo de maroj kaj oceanoj leviĝas pli rapide ol ili aŭguris antaŭe.

Finfine oni prezentis raporton /27.09/ en Stokholmo pri Ŝanĝoj de klimato sur nia terglobo. Do, la esploristoj avertas kaj alarmas pro tio ĉi. Kiam la homaro vivos je la sama nivelo konsuma kiel ĝis nun, do, la nivelo de akvo en maroj plialtiĝos ĉ 100 cm ĝis en 2100 jaro. Sed, kiam ni /homaro/ komencos zorgi serioze pri klimato, kaj iom malpli konsumi, ŝpari energion, do oni aŭguri, ke, nivelo de akvo plialtiĝos nur je 26 cm.
Ĉu ni kredas en ĉi prognozon? Estas homoj kiuj ĉi informo tute neglekti, sed estas ankaŭ  parto de homaro, kiuj kredas tiun ĉi informo. Se temas pri mia opinio, do mi kredas, ke homoj kaŭzas produktadon de forcejaj gasoj en atmosferon, kaj tiutempe ŝanĝas klimaton sur nia tero. Ekzemple, ni prenu branĉon sporton, kaj pli detale, aŭtaj vetkuradoj de sportaj autoj, kiujn organizas grandaj firmaoj. Rimarku, ni ĉiuj bruligas nian Teron, spektantoj kaj organizantoj.

Thursday, September 12, 2013

La lageto - 21

Maldekstre, akva okuleto 'Kazio'
Mi ĉiam eraras se temas pri nomo de akva arkitekturo sur mia lageto, do mi enkondukas novajn nomojn. Tio ĉi faciligos kaj simpligos al mi la aferon. Tio  ĉi gravas por mi, ankaŭ al miaj konatuloj. Jen ili: Kazio, rzeczka, rzęsowy, mój. Pardonu, sed ilin mi nomis pole. La plej ŝatata al mi estas 'mój' kaj ĝin ankaŭ aprezas mi. En sekvontaj notoj mi priskribos ĉiujn detalojn de akva arkitekturo.  La lastaj tagoj estis favoraj por ke labori ĉe lageto, do, mi kaptis la okazon kaj faris tion, precipe fortigante bordojn. Ankoraŭ, mi aldonu  alian kaŭzon pro kio mi laboris, tre malalta nivelo de akvo en ĝi. Mi eĉ timas, ke fiŝoj sufokiĝos, sed feliĉe hieraŭ, merkrede iom pluvis, ĉirkaŭ 4 cm.
Krome manko de pluvo, ankaŭ alia aflikto por mi estas: lutroj kaj ratoj, lutroj ŝtelas fiŝojn, ratojn damaĝas bordojn. Mi jam ne havas scion kiel forĵeti ilin.
La nivelo de akvo minus -56 cm