Thursday, June 16, 2011

La naturo - motacilo

'Ĉiu, motacilo sian vosteton laŭdas'- la diro, eble vi observis ĝin, ĝuste vosto de motacilo estas ĉiam moviĝanta. Ni, tion klarigas en tia maniero. En mia lando, oni diras pri la homo, kiu volas eksponi sian kvaliton aŭ valoron, komparante lin kun motacilo, sed la diro ne estas tro populara. Se temas pri motacilo, la pasintan jaron, ĝi forlasis neston kun ovetoj. ĉar la loko por nesto ĝi, maltrafis, kaj la akvo detruis neston. Majo, estis malseka, do ĝi probable ne havis idojn. Sed nuna jaro al ĝi sukcesis plene, ĉar ĝi elektis la lokon por nesto sub tegmento de mia domo.

Sunday, June 12, 2011

Agrikulturo- abeloj

Dimanĉe, mi rimarkis malpaciencon ĉe abelujon, evidentiĝis, ke abeloj preparis al svarmado, sur la foto oni vidas tion, evidente, do mi rapide preparis abelujon por akcepto novan familon. Mi devas aldoni, ke nova abelfamilio jam havas sian abelreĝinon, kaj decidis forlasi propran tro abundan familion / la disiĝo esti tre interese/, sed nova jam familio ne konas sian estontecon. Mi sukcesis, ĉar ĉion diligente observis, abelojn forflugis kaj ariĝis sur la arbeton. Poste, mi kunprenis ilin en la abelujon. Kompreneble, ili pikis min precipe en manoj, ĉar mi laboris sen konvena vestaĵo.
p.s. sed malgraŭ ĉio, mi tre ŝatas observi ilian laboradon

Sunday, June 5, 2011

La sano - sambuko

Tio estas jam fruktoj
La arbusto sambuko, ĝi kreskas sur sufiĉe riĉa grundo, ankaŭ ĝi ne toleras sekan substraton de grundo. La floroj kreas baldakenojn kremkolorajn, sed la odoro intense flaras. Mi nun kunprenas la florojn kaj sekigas ilin. Kiam, mia korpo precipe, dum vintro difekiĝas, mi aplikas tizanon, ĝi helpas je malsana gorĝo, malvarmumo, pli fortigas la imunologion. Mi ĝin konsilas, se vi havas eblecon akiri, sed kunprenu nur el ekologia loko. Mi bondeziras al vi bonan sanon.