Friday, December 17, 2010

Sen kategorio - pensoj


mia ĉirkaŭaĵo
en vintra pejzaĝo
neĝoĉapo kovris la teron
frosto pendas en areosferon.
Post longa tempo hodiaŭ,
brilas la suno,
kaj ĝia boneco
vintre donas varmeco

Ne ĉiuj homoj ŝati la vintron.
Sed, ni petu vin ĝentile,
nur regu, ne tro forte, kaj facile.
Kaj memoru vintro nia,
ke vi devas esti tia.

Monday, November 29, 2010

La aŭtuno - 2010



Ĝi alvenis normale, ĉar laŭvice aŭtuno estas periodo en nia kalendaro. Kvankam ĝuste antaŭ kelkaj da tagoj en Eŭropo regas la vintro, kun neĝo, frosto kaj vento. En mia distrikto ankoraŭ sufiĉe milda, sed poste ?. La dikeco de glacio sur mia lageto ĉ. 4 cm, sed nia lago ' Kikolskie' glacio nevidebla. Ankoraŭ, mi devas konfesi, ke vintro malhelpis, eble tute rompiĝi grava laboron ĉe mia domo. Ĉi novembro esti sufiĉe pluvema, do nivelo de akvo tro alta, kompare, antaŭa jaro. Tio estas profito por grundo, kaj lagoj, eĉ mia lageto. La fiŝoj kaj aliaj akvaj bestetoj havos pli oksigenon. Dum antaŭa vintro la plej grandaj fiŝoj sufokiĝis en mia lageto. Sincere, mi timas pri nuna vintro.

Thursday, September 30, 2010

La vivo 9 - trafaj decidoj!?


Ĉu ni ĉiam elektas ĝustan adadon aŭ pravan decidon. Mi dum mia vivo faris kelkajn malĝustajn, Laste, mi proponis ŝanĝon la pecon da grundo al alia homo. Sed, mi instruita aliajn malĝustojn, diris al li, mi devas ankoraŭ tion pripensi. Komence, ni ambaŭ estis kontentaj, li eĉ duoble. Mi detale konsideras la aferon, kaj ne prenis finan decidon. Laŭ mi, transakcio al mi estas malprofita. Mia grundo apudas ĉe lago,sur ĝi plantas herbejo, lia grundo kovrita branĉoj kaj ne apudas ĉe lago. Mi havas alian solvon, sed ĉu li tion akceptos?
p.s. foto bildas etan tre belan ranon,