Monday, October 19, 2009

La vivo 5- motacilo


Dum ĉi tiu somero la motacilo elektis strangan lokon por nesto.
Tio estis bordo de mia lageto, sub la lignoŝuo, la lignoŝuo servis al promenado.
Kiam mi laboris sur la lageto, ĝi min observis atente, sed mi eĉ ne supozis, ke ĝi intencas fari neston. Kaj iun tagon mi ekinteresiĝis, ĉar ĝi elflugis de lignoŝuo, jes ĝi komencis konstrui misteran neston...

Wednesday, September 9, 2009

La taglibro 2

Kial mi skribas taglibron:
- ĉefe por eternigi faktojn kiajn min interesas.
- perfektigi mian ne altan /mizera/ Esperanto.
- mi esperas, ke miaj geinfanoj eklernos Esperanton,
kaj ili tralegos ĝin.
- ankaŭ, amikoj kaj aliaj esperantistoj, rimarkante taglibron
volonte ĝin trarigardos.
- mi pensas, ke post multaj jaroj, mi ĝin denove ekvidos, kaj pripensos, kion
mi faris en mia vivo.

Tuesday, August 18, 2009

La lageto 5


Mia lageto konsistas el tri partoj. La unua kaj tria parto jam ekzistis de 1922, /mi pri tio jam skribis/ La duan parton mi fosis antaŭ kelkaj jaroj. La unua parto kuŝas proksime de la domo. Ankaŭ proksime de la domo kreskas altaj arboj. Tio estas danĝero al la domo.
Hodiaŭ 18.08.2009, mi finis formi de norda flanko de mia lageto, la bordon /parto 1/. La unua parto de la lageto estas plej longa kaj sufiĉe bele aspektas. Mi tion faris kelkajn jarojn. Kaj mi devas konfesi, ke laboro ne estas finita, kaj mi ofte riparas, kaj fortigas ĝin. Nun, mi permesis kreski diversajn plantaĵojn, por ke radikoj de la plantaĵoj fortigi bordon. La plantaj herboj estas tiel altaj, kaj superas min. Kiam mi promenas ĉe la bordo mi estas kontenta. Sed mi estas konscia, ke mi havos multon da laboro.