Monday, June 29, 2009

Ekologio 2


Kio signifas al mi ekologio: alta konscio kio ĝi estas, reduktado de troa konsumado, vivo de homaro harmonie kun naturo. Mi iam skribis, ke ekologio dependas de mi mem kaj de vi kara leganto. Sed ĉu tio estas tuta vero laŭ mi, ne. Niaj Ŝtatestroj ĉefe responsas pri malbona situacio, plivarmigado de klimato en la mondo, kaj pluaj konsekvencoj de tio. Kaj ili ne entreprenas taŭgajn rimedojn por redukti tiujn ĉi faktoroj. Ĝuste tiuj ĉi faktoroj: troa konsumado, aplikado de diversaj malĝustaj kemiaĵoj, batalo en la kosmo per sputnikoj kaj multe da aliaj. Kial ŝtatestroj ne agas en tiu ĉi direkto efike, ĉar ili timas, ke ili, en sekvontaj balotoj ne venkos. En mia lando oni eliminas malgrandajn bienetojn. Kial? Mi zorgos respondi baldaŭ. Sur la foto, leporeto, mi kreis anguleton al naskiĝo ĝuste de etaj leporoj.

Thursday, June 11, 2009

Sen kategorio - Plantaĵoj


Plantaĵoj - avokado
En Polujo ne kreskas tropikaj plantaĵoj, ĉar ne permesas la klimato. Do ni ofte eksperimentas planti ĝin en niaj hejmoj. Mi provis tion kun planto avokado. Mi prenis du kernoj de frukto de avokado kaj enmetis ilin en akvo, kaj atendos momenton, kiam kernoj rompos laŭ mezo vertikale. La eksperimento ekis en februaro 2009

Thursday, May 28, 2009

La lageto- 4


Krom la lageto, mi aranĝas ankaŭ aliaj detalojn de akva arkitekturo, sed tio daŭros tre malrapide.
La detaloj pliriĉigos akvan objekton. Inter alie antaŭ unu monato pere de fosmaŝino mi enŝutis "monteton" el tero de la lageto. Mi nun atendas momenton, por ke monteto stabiliĝu. Poste mi belformos ĝin, kaj nekste pluigos laboron.Mi mem estas interesa, kiel tio aspektos.