Monday, March 30, 2026

Nia "Gucio"

Tio okazis ĉi-matene. Nia hundeto forlasis nin por ĉiam. Tio estis akcidento. Ĝi estis tiel feliĉa en siaj lastaj momentoj. Mi atestis la okazaĵon.

Thursday, March 19, 2026

Laste...

Pardonu, sed laste mi fartas malbone, do mi ne skribas en taglibron.

Monday, February 23, 2026

Pli pri la vetero fine de februaro

Vintra bildo de lageto Ni jam havas degelon de du tagoj. La vetero varmiĝis, ĉirkaŭ +5°C, kaj la neĝo fandiĝas tre rapide, tial okazas inundoj en agrikulturaj kampoj kaj altiĝas akvoniveloj en lagetoj, lagoj kaj riveroj. Tio ankaŭ okazis al mi. La akvo en mia puto altiĝis je du metroj. Alta nivelo de akvo en la lageto. Ĉi tio estas eksterordinara situacio, ĉar la akvo fluanta tra mia lageto estas kovrita per dika tavolo de glacio, kaj aldone al tio krome tavolo de akvo, tio kauzi danĝera por fiŝoj. Mi vere maltrankvilas pri situacio en lageto

Friday, February 13, 2026

Ĉu vi kredas?

Mi ne scias, kion pensi pri ĝi. Mi kredas, ke mi kredas tion.

Monday, February 2, 2026

Vintro tenas forte

Iom pli pri la vintro, ĉar ĝi forte tenas sin; la temperaturo falis ĝis -19 celsiusgradoj hieraŭ nokte. Hieraŭ, mi tranĉis truon en la glacio de unu el la lagetoj. La glacio estas ĉirkaŭ 35 ĝis 40 centimetrojn dika. Mi devus fari tion en pluraj lokoj por doni al la fiŝoj aliron al aero. Mi faris ĝin per motorsegilo, sed la truo estas freŝa hodiaŭ.

Saturday, January 31, 2026

La januaro 2026 en mia vivo

Januaro jam estas malantaŭ ni. Ĝi estis frosta kaj neĝa monato, kiun mi memoros dum longa tempo. Pro tri kialoj: la unua estas je la frosta, neĝa vintro, la dua estas mia malsano, kaj la tria estas la daŭranta administra afero. Ĉi-lasta negative influas mian bonfarton kaj, sekve, mian sanon

Wednesday, January 7, 2026

La vintro - 2026

Ni havis fortan froston dum pluraj tagoj, almenaŭ -13°C, kaj la neĝprofundo atingis ĉirkaŭ 25 cm en mia regiono. Tamen, aliaj regionoj de la lando spertas multe pli fortajn frostojn kaj pli fortan neĝadon, sen mencii la sudon de ando kaj la montojn. Indas rimarki, ke ni ne havis tian severan vintron dum 13 jaroj. Tio tradukiĝas en pli altajn hejtkostojn por ni civitanoj. Mia domo estas hejtita per ligno, kiun mi havas ĉirkaŭ la domo.

Tuesday, January 6, 2026

La festo de Tri Reĝoj

Kiel ĉiujare, hodiaŭ la katolika eklezio festas la feston de la Epifanio. Ankaŭ konata kiel la festo de la Tri Reĝoj . En mia urbo, ankaŭ okazis procesio por memori la eventon de antaŭ 2000 jaroj. La procesio formiĝis en la preĝejo, kaj poste iradis en la urbeton

Thursday, January 1, 2026

Planoj por la jaro 2026

Ĉu mi jam faris planojn por la jaro 2026? Ankoraŭ ne. Sed la plej grava parto de tiu plano estos mia sano.