Sunday, November 30, 2025
Jam fino de novembro- 2025
Morgaŭ estos alia nova tago, sed en nova monato. Novembro finiĝas hodiaŭ /pole nomas listopad/. La fino de novembro alportis al ni vintron. Mi nur mencios, ke miaj kokinoj estis surprizitaj kiam ili vidis tian belan pejzaĝon; ili eĉ ne volis eliri en la molan neĝon. La kampoj kaj arboj estas kovritaj de blanka neĝo, sed post kelkaj tagoj, la neĝo fariĝis sufiĉe firma. Miaj genepoj estas la plej feliĉaj pri tio. Ili amuze ludis kaj dancis en blankan scenejon.
Szczere wyznanie Karola G...Mi mortis interne, sed mi renkontis Lin
Konversacio pri la vivo, pri konvertado de homo al la vojo de konado de Dio. Ĉi tio estas speciala konversacio pri la interna vivo.
Friday, November 28, 2025
Ĉu jam estas vintro?
Vintro alvenis en mian regionon dum la pasintaj du tagoj. Ĉirkaŭ 20 centimetroj da neĝo falis kaj estis iometa frosto. Estis -7 celsiusgradoj nokte kaj nur 1 celsiusgrado dumtage. Ĝis nun, estis sufiĉe varme, eĉ ĝis +10 celsiusgradoj. Oni antaŭvidas iometan varmiĝon. En la sudo de la lando, vintro estas ĉi tie jam de iom da tempo, kun multe da neĝo kaj frosto. Ni vidos kiel ĝi iros.
Sunday, November 23, 2025
Sunday, November 16, 2025
Tuesday, November 11, 2025
Historia Dato
Hodiaŭ ni poloj celebras ŝtatan feston, reakiro de sendependeco. ĉefa celebro okazis en Varsovio, sed ankaŭ en aliaj urboj tio okazis. En mia urbeto celebro komenciźs je la 9 horo antaŭ tagmezo, poste celebrantoj iris antaŭ monumento, kie okazis poroloj kaj kuŝodo de floroj.
Sunday, November 2, 2025
La festo de Tago Sanktuloj
Hieraŭ ni festis la Tagon de Ĉiuj Sanktuloj. Estis multaj homoj cxe la tombejoj. Mi ankaŭ vizitis mian proksiman familion kaj amikojn. Por ĉi tiu okazo, la tomboj estas ornamitaj per floroj kaj kandeloj. Sed la plej grava afero estas la memoro kaj preĝoj pri ili. Hodiaŭ ni festas la Tagon de la Mortintoj, kaj same kiel hieraŭ ni preĝas kaj rememoras niajn amatojn.
Subscribe to:
Comments (Atom)
