Wednesday, April 16, 2025
Pola reĝo Jan Kazimierz
Ĉi-foje mi ne skribos pri la pola reĝo, sed pri la juĝa proceso, kiu okazas en la domjuĝejo sur la reĝostrato de tiu nomo. La kazo koncernas min rekte, ĝi okazis hieraŭ, sed...
Saturday, April 12, 2025
Tre grava dato por poloj
Hodiaŭ, tra la stratoj de la ĉefurbo okazis marŝo por festi la 1000-an datrevenon de la Reĝlando de Pollando kaj la 500-an datrevenon de la Prusa Omaĝo. Laŭ antaŭtaksoj, partoprenis ĝis 100 000 homoj. Tio faras mirindan impreson! Krome, ĉi-okaze rekordo estis rompita kaj pli ol 1,000 paroj dancis la polonezon.
La kronado de la unua reĝo, Bolesław Chrobry en 1025, do, estis trarompa momento - simbolo de suvereneco kaj fiero. Festi tian eventon ne estas nur okazo por festi. Estas bela maniero konstrui komunumon kaj plifortigi nacian identecon.
Thursday, April 10, 2025
Saturday, April 5, 2025
Vetero en aprilo -2025
La unuaj tagoj de aprilo estis belaj. Surprize hieraŭ estis +20*C, do ni tre ĝojis pro tio. Sed hodiaŭ ĉio ŝanĝiĝis, kvankam estis iomete da suno sur ĉielo, sed la temperaturo hezitis inter +2 ĝis 4 gradoj, kaj ventegis, eĉ pluvis neĝo. La konatuloj tiun ĉi veteron prognozis. Multe da homoj ne kredis, ke vetero estos tiel malagrabla.
Subscribe to:
Posts (Atom)