Sunday, September 11, 2016

La naturo - kampa grilo

Komence estis malfacile rimarki ĝin, pro tio, ke ĝi perfekte harmonias kun medio. Kiam mi ekvidis ĉi- kampan grilon, do ĝi evidentiĝis tre bela. Ĝi estis trankvila, kaj tre volontula kiam mi fotografiis ĝin, do mi faris iom da fotoj. Sed, ĝia pacienco finiĝis, kiam mi volis, ke ĝi ŝanĝu pozicion, tuj forflugis fore.

6 comments:

L Fernandez said...

Saluton, kara Piotr! Bonan kamufladon havas ĝi! Kia bonŝanco, ke vi fotas ĝin. Vi vere havas fervoran okulon.
Kiel vi? Mi nun estas implikita en esperanta movado en mia lando, kaj nia organizo(Filipina Esperanto-Junularo) bezonas helpon de ĉiuj esperantistoj. Ĉu vi eble helpas nin? Mi kore gratulos vin por via helpo. Dankon!
Ĉi tiu estas la ligilo al la letero skribita de nia organiza prezidanto: https://esperantoph.wordpress.com/apogu-fej-por-8a-azia-esperanto-kongreso/

Piotr said...

Jes, estis malfacile rimarki ĝin.
P.s. komence de oktobro mi iomete zorgos helpi al vi pere de nia peranto al uea

L Fernandez said...

Ho, koran dankon! Vi tute ĝojigas min kaj mian landan movadon. Ĉeestante la Azia Esperanto Kongreso helpos nian organizon esti implikita kaj konata en la Azia regiono.

Piotr said...

Kara amiko, estas bele, ke vi levas esperantan movadon en ĉi tiu regiono, mi vere gratulas, nur estu persista.

L Fernandez said...

Jes, vi unue helpis min realigi kaj kompreni la valoron de esperanta movado dum mi estis pli juna. Vi inspiris min kredi la bonecon de diversaj homoj. Nun, mi antaŭvidas min mem kiel aktiva agento en la disvastigado de la lingvo por helpi detrui lingvajn barojn inter homoj.

Piotr said...

Vi faris al mi grandan agrablecon, viaj vortoj tre afablaj por mi. Dankon. Vere, vi flatas al mi. Sed, la plej grave, se via propra laboro, kaj persisteco tion faris, ke vi tiras bone laboron en Esperantujo en via lando, kaj ankaŭ el la mondo. Dankon, ke vi havas volon kaj forton por movado.