Saturday, June 13, 2015

Mia familio - baptado

Franio
Hodiaŭ estis baptita mia nepo Francisko - Franciŝek. Estis bela suna vetero, do ni iris piede al preĝejo. En ceremonio partoprenis nur familianoj. Franio - ni tiel parolas al li. Li estis bele vestita, blankan ĉemizon kronis muŝkravato, pantalonoj je kradeto, kaj blankaj ŝuoj. Dum ceremonio li estis kvieta, kaj havis serenan vizaĝon. La pastro anoncis oficiale lian nomon 'Franciŝek'
Post ceremonio ni revenis hejmen por havi privatan renkontiĝon.
Sankta bapto - Franciŝek

6 comments:

inga johansson said...

Kiom da jaroj havas la baptito?

En Svedio oni kutime baptas bebojn, do ili ne portas ŝuojn.

Piotr said...

Kara, miaj gefiloj volis aranĝi bebon kiele knabon, do ili enmetis ŝuojn blankajn, tio aspektis bele, kaj fajne. Franio havas 7 kaj duonon monaton. Kvankam okazas, ke oni baptas kelkjarajn geknabojn. Dankon pro komento.

Arjuna said...

Gratulon pro babtado de la nepo, bonsxanca pro la avo! Franciŝek, nomo de la enkondukanto de Espelaranta Lingvo en Brazilo, (Frantiŝek Lorenz). Ke siaj okuloj distingu cxiam la veron kiu felicxas al homoj!

Piotr said...

Dankon pro gratuloj, kaj pro la komento. Franciŝek estas nuntempe populara antaŭnomo en Pollando. En mia familio tiu ĉi nomo jam antaŭe funkciis.

Unknown said...

Gratulojn! Francisko estas bela infano! :3

Mia patro nomiĝis Francisko, Jozefo Francisko.(Ni kutime havas du aux pli nomojn cxi tie O_O)

Piotr said...

Frnciŝko bela nomo. Mi havas du nepojn. Kaj ili antaŭ ne longe jam starigas sian korpon rekte.