Saturday, December 14, 2013

Bagateloj - 'ĉina' anaso

Ĝi jam trovis lokon por nesto!
Tio estis la frua printempo ĉi- jaro. Al mia bieneto alvenis aŭ alflugis 'ĉina' anaso. De komenco ĝi ne alproksimiĝis al domo, ĉar ĝi estis suspektema, kaj precipe naĝis sur lageto. Sed malsata stomako devigis ĝin, por ke formanĝi ion. Ĝi tiel pripensis, kaj sekvis agadon. Sed imagu al si, ke kokinoj ankaŭ numidoj ne permesadis ĝin, por ke ĝi eĉ ŝteli iom da nutraĵo. Vere anas-ino estis fremdulino, kaj novulino. Finfine kortbirdoj ne akceptis ĝin ĝis hodiaŭ tago. Mi ankoraŭ aldonu, ke mia nova kortbirdo estis ino, kaj la naturo devigis ĝin, havu idojn. Komence, mi ne estis certa, kie ĝi aranĝis la neston, mia kvartaga  observado efike sukcesis.  Ĝi faris tion en komentubo de la domo. La plej sekura loko.
Ok ovojn ĝi havis, kaj zorge ilin flegis, kovis sur ili ne 28 tagojn, sed preskaŭ 60 tagojn. Kial tiel longe, simple verŝajne ĝi ne estis fekundigita. Kiam mi jam anoncis, ĝi noktas sur lageto, ĉar birdoj ne amikiĝis kun ĝi. Tia estas malgaja sorto de "ĝenulo" Ĉu ĝenulo al mi?

4 comments:

Adjévi Adjé said...

jen mi elkore gratulas vin en la vespero de Zamenhof-Togo, kiu jhus finighis en Togolando. chion plej bonan al vi kaj al via familio.
pluan kaj plian sukceson en via laboro.
amike
Adjévi

Piotr said...

Dankon, ricevi salutojn de vi estas vera plezuro al mi, kaj ĝuste en la tago de Zamenhof- Tago flatas al mi.
Ankaŭ pere de tiu ĉi vojo akceptu mian saluton.
amike, Piotr

Anonymous said...

Kiel interese! Kaj mi tute ne scias kaj ne komprenas birdojn. Sed mi pensas ke la kauxzo de tio - en urbo vivmaniero.

Piotr said...

Dankon Helena, pro via komento. Vi pravas. La birdoj ŝatas esti pli proksime de homoj, ĉar ili konvinkiĝis, ke estas pli sekure al ili.